Antaŭ unu jaro en Vilno, dum la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj kun pli ol 180 aliĝintoj el 37 landoj, estis iniciatita la refondo de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA. Formale la asocio estis refondita en Roterdamo, en julio 2008. En Roterdamo estis ankaŭ aprobita la nova statuto de TEĴA.
Laŭ la decido de la Roterdama kunveno, en oktobro 2008 al oficialaj instancoj de Litovio estis transdonitaj registraj dokumentoj de TEĴA. Post multaj formalaĵoj, fine de decembro 2008 TEĴA iĝis la unua internacia organizaĵo kun ĉefsidejo en Litovio. Tio signifas ankaŭ, ke TEĴA - ŝajne unuafoje dum sia ekzisto - estas oficiale registrita kiel jura persono. TEĴA nun havas pli ol cent membrojn en kvardeko da landoj.
La sekva membrokunveno de TEĴA okazos dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Laŭplane la kunsido okazu ĵaŭde la 30-an de julio 2009, tamen la definitiva dato povos esti fiksita nur post kiam la Centra Oficejo de UEA konfirmos la haveblon de salono en tiu tago.
Dum la kunsido estos prezentita raporto de la estraro, okazos diskuto pri proponataj aktualigoj de la Etika kodo, kaj antaŭ ĉio la membroj havos la eblecon doni siajn opiniojn kaj proponojn pri la estonta agado de la asocio.
La definitiva tagordo de la kunsido estos disponigita al la membroj dum junio, sed jam nun ĉiuj dezirantoj estas tre bonvenaj proponi konkretajn agadojn, pri kiuj TEĴA laŭ ili devus okupiĝi. Plej oportune estas tion fari, uzante la komentokampon sub ĉi tiu afiŝo. Bonvolu konsideri, ke plej grandan ŝancon realiĝi havas proponoj, por kiuj vi mem pretas aktive labori.
La firmao, kiu okupiĝas pri nia membrokarto, faris lastajn ŝanĝojn responde al rimarkoj, faritaj de niaj estraranoj. Finfine venis la ŝtupo, kiam ĝi produktos la unuajn 10-20 mebrokartojn. La unuaj (n-roj 003 – 020) estos liveriraj al tiuj, kiuj unuaj:
- Plenigos la retan mendilon kaj alŝutos sian foton, (en formato JPG, ne malpli ol 0,6 Mb aŭ 1300×980 bilderoj)
- Enpagos 10 € al banka konto de TEĴA. La sumo 10 € devus plene kovri la produktadon kaj registritan sendon de la karto (se ne necesos sendi, la resto iom plenigos la Asocian kason). Por malgrandigi bankkostojn estas rekomendinde, ke kelkaj samlandaj TEĴA-anoj sendu la pagon kune).
Kartojn de UK-anoj, anstataŭ sendi perpoŝte, mi volus venigi al la Bjalistoka UK, por disdono tie. Ili do nur antaŭmendu la kartojn, sed pagu surloke, en UK.
La gazetaro malofte raportas pri Esperanto, kaj kiam ili raportas, plurfoje ili raportas mise, kvazaŭ Esperanto estus io fuŝa, antikveca, mokinda.
Inter aliaj misaj informoj, ni legas ke Esperanto estas mortinta lingvo, kiun neniu parolas, ke Esperanto ne sukcesis iĝi la sola lingvo parolata en la mondo, ktp. Esperantistoj reagas al tiuj misaj raportoj por korekti la misinformojn, sed niaj reagoj ne atingas ĉiujn legintojn de la originaj raportoj.
Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la internacia magazino La Ondo de Esperanto aperas prezentoj de aparte gravaj Esperanto-gazetoj.
Post artikoloj pri la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto (kies unua numero ornamas la kapbildon de nia retejo) kaj pri la ĵus centjariĝinta La Ondo de Esperanto, en la marta kajero de La Ondo oni povas legi pri Lingvo Internacia – legenda (kaj leg-enda) gazeto, kiu ekaperis en decembro 1895. La tekston de Aleksander Korĵenkov garnas la artikoleto “La esperantista popolo” (majo 1910) de Théophile Cart, la plej sukcesa redaktoro de Lingvo Internacia.
En la aprila Ondo aperos artikolo pri La Revuo (1906–1914). Post la kompletigo de la serio la tekstaro aperos broŝurforme. Ĉiuj prezentoj estas legeblaj en la novaĵ-rubriko de la retejo de La Ondo.
Rektaj adresoj al la artikoloj:
Laŭ la stato de la 5-a de marto 2009 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio havas sume 105 membrojn el 38 landoj. Plej multajn membrojn havas Pollando (12), sur la dua loko estas Litovio (11) kaj sur la tria Germanio (8). Ĉi-sube legeblas laŭlanda statistiko. La kompletan liston povas vidi membroj de TEĴA, post kiam ili registriĝis en nia retejo. Legi pli en “TEĴA superis 100 membrojn” »
Post longa klopodado en la fino de decembro 2008 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio estis oficiale registrita en Litovio. TEĴA estas la unua internacia organizaĵo, kiu havas sian ĉefsidejon en Litovio. Tiu specifaĵo prokrastis la registradon, ĉar ĝis nun ekzistis precedentoj nur pri registrado de filioj de jam jure ekzistantaj internaciaj organizaĵoj kun ĉefsidejo aliloke.
Plia kaŭzo de la prokrasto estis problemo pri jura adreso de la asocio. La efektiva sidejo de TEĴA en la oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Vilno ne estis akceptita, ĉar daŭras jura proceso pri disputo rilata al la posedo de la ejo. Grava municipa oficisto opinias, ke la ejo estis donita al LEA nur por provizora uzo, kaj ke ĝi devas esti liberigita.
La 2-an de oktobro en la ankoraŭ neoficiala sidejo de TEĴA en Vilno kunvenis deko da litovaj esperantistoj-ĵurnalistoj. Oni pritraktis la kontaktojn de TEĴA kun Litova Ĵurnalista Asocio kaj Litova Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj informiĝis pri lastaj okazaĵoj ĉirkaŭ la asocio.
Oni eksciis, ke la dokumentoj de TEĴA (la Statuto kaj la Protokolo de la fonda – fakte refonda – kunveno) ĵus estis transdonitaj al Litova Notaria Kortumo, kiu konsentis okupiĝi pri la enregistraj aferoj.
Legi pli en “Dokumentoj de TEĴA transdonitaj por registriĝo” »
La 1-an de aŭgusto 2008 en TEĴA membras jam 90 personoj el 37 landoj. Plej multaj membroj estas en Pollando (11) kaj Litovio (same 11). En Rusio estas 7 membroj, en Germanio kaj Svedio po 6. La kompleta laŭlanda listo aperas ĉi-sube.
Legi pli en “TEĴA atingis 90 membrojn” »
La ĝenerala (formale fonda) kunveno de TEĴA okazis dum la universala kongreso en Roterdamo la 21-an kaj 22-an de julio. Dum la unua kunventago ĉeestis iom pli ol dudek membroj de la asocio, dum la dua kunventago iom malpli ol dudek. (Precizaj ciferoj aperos en la protokolo, kiu ankoraŭ esas preparata.)
Unue la prezidanto de TEĴA, Audrys Antanaitis, informis pri la decidoj de la Vilna ĵurnalista kongreso, kaj pri la plano de TEĴA iĝi jura persono en Litovio. La registriĝo de TEĴA en Litovio signifos ankaŭ, ke TEĴA iĝos la unua internacia organizaĵo, kiu havos sian ĉefan sidejon en Litovio.
La ĝenerala sekretario, Vytautas Šilas, rakontis, ke TEĴA jam havas 78 membrojn en 32 landoj. El la membroj preskaŭ 40 ĉeestas la Universalan Kongreson, sed ne ĉiuj povis ĉeesti la kunsidon.
Legi pli en “Membrokunveno aprobis la novan statuton de TEĴA” »
Dum la Roterdama UK okazos du kunsidoj de la ĝenerala kunveno de TEĴA. La unua: la 21-an de julio (lunde) je 16.30-18.00 en salono Privat. La dua: la 22-an de julio (marde) je 17.15-18.00 en salono Cseh. Mi tre invitas ĉiujn membrojn aktive partopreni la kunsidojn. Sube estas la tagordo de la kunveno.
Audrys Antanaitis
Prezidanto de TEĴA
Tagordo de ĝenerala (fonda) kunveno de TEĴA
- Informo pri decidoj de Vilna ĵurnalista kongreso kaj agado de elektita estraro.
- Akcepto de la Statuto de TEĴA.
- Konfirmo de la estraro de TEĴA kaj elekto de vicprezidanto de TEĴA.
- Akcepto de la reglamento de TEĴA.
- Financaj demandoj.
- Proponoj pri membrokarto de TEĴA-ano.
- Proponoj pri emblemo de TEĴA.
- Rekomendoj por la unua agadjaro de TEĴA kiel jura persono.
- Kromaj demandoj.
