Arkivo por la kategorio Aktuale
La 27an de junio – 3an de julio 2010 en la nordorienta urbo de Litovio Visaginas okazis E-aranĝo, la 46-aj Baltiaj Esperanto Tagoj. Estis anoncite, ke dum la aranĝo okazos kunveno de esperantistoj-ĵurnalistoj. TEĴA nun havas 110 membrojn en 38 landoj, tamen nur sep el ili venis al Visaginas kaj por la kunveno – nur kvin. Malgraŭ tio, la kunveno okazis.
Ĝenerala sekretario de TEĴA Vytautas Šilas (Litovio, Vilno) prezentis historion de TEĴA, kiu komenciĝis jam en 1946 kaj kiu havis eĉ kvin reorganizojn. La lasta komenciĝis dum la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-esperantistoj en Vilno (2008) kaj finiĝis en 2009 dum UK en Roterdamo. La organizaĵo kiel jura persono estas registrita en Vilno (2009). Laŭ la statuto ĝi rajtas kaj povas agi en tre multaj sferoj.
Por realigo de agoeblecoj mankas nur aktiveco de la membraro. En la kunveno pri eblaj ontaj aktivecoj de TEĴA parolis redaktoro de la revuo „Esperanto“ Stano Marček, vicprezidanto de UEA Claude Normont, unu el la gvidantoj de la fama retejo E@J Peter Balaž, latva aktivulo Aivars Kalninš, litova pedagogo Algimantas Piliponis. La resuma konkludo estis: aktiva TEĴA povus multe kontribui la komunan aspiron pri diskonigo de Esperanto. Por informiĝi pri TEĴA venis 19 BET-anoj. Sekve pri ĵurnalista agado interesiĝas sufiĉe multaj esperantistoj.
Audrys Antanaitis, prezidento de TEĴA kaj V. Šilas havas ideon pri aperta 3-taga kunsido de TEĴA-estraro en iu alloga loko de Litovio januare aŭ februare. Por partopreni la kunsidon ni invitus ankaŭ kelkajn kromajn interesiĝintajn membrojn de TEĴA. La partopreno (loĝado kaj manĝado) estus senpaga; la venontoj devus kovri nur siajn vojaĝelspezojn. Por efektivigi tion ni serĉas subvencian subtenon de iu entreprena kompanio. Vi deziru al ni, ke ni sukcesu en tio. Kaj ne nur.
Proponu al A.Antanaitis, la prezidanto kaj Kalle Kniivilä, la vicprezidanto viajn pridiskuteblajn demanojn, viajn sinproponojn por efektivigo de iuj aktivecoj. Vi ja certe konsentos, ke kun kiuj faroj TEĴA venos al la raporta-elekta ĝenerala kunveno sekvantjare en Kopenhago dependas ne nur de la estraranoj.
P.S. Malpli ol duono de la membroj mendis kaj ricevis plastajn membrokartojn (kun validomarko). La kartoj estas uzeblaj por ĵurnalistaj akreditiĝoj. La malhavuloj mendu por vi membrokartojn ĉe mi.
Vytautas Šilas
Ĝenerala sekretario de TEĴA
En 2008 en la revuo “La Ondo de Esperanto“ aperis ĉiumonata rubriko “Nia Trezoro“. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en “Nia Trezoro” estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj.
En 2010 “Sezonoj” kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ambaŭ kolektojn sub la titoloj “Dek libroj” kaj “Dek gazetoj”. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.
Ĉiu el la du 32-paĝaj libretoj estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 4,50 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.
Ni jam prezentis la unuan eron de la serio: “Dek libroj”
Nun vi povas konatiĝi kun la volumeto “Dek gazetoj”.
Karaj polaj geamikoj,
Tutmonda Esperantista Ĵurnalista asocio estas ŝokita pri la tragika pereo de Pola Prezidento kaj la teamo, fluginta por honorigi viktimojn de bolŝevika amasekzekutego en Katino. Ni kondolencas ĉiujn polojn kaj precipe proksimulojn de la pereintoj. Fortecon al vi ĉiuj!
Prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis,
redaktoro de “Litova Stelo” Vytautas Šilas
La konata brita tagĵurnalo “The Independent” estas ĵus vendita kontraŭ unu pundo sterlinga al la Ruslanda entreprenisto Aleksandr Lebedev.
“The Independent” estis fondita en 1986 kiel iom maldekstrema ĵurnalo, kaj jam en 1989 ĝi atingis la eldonkvanton 400 mil ekzempleroj. Sed poste la gazeto frontis financajn problemojn; ĝia eldonkvanto falis al cent mil ekzempleroj, kaj ĝi donas al la eldonanto “Independent News & Media” (INM) jaran malprofiton je ĉi 10 milionoj da pundoj. INM vendis sian gazeton al Lebedev kun la kondiĉo, ke li dum kvin jaroj investu al “La Sendependa” grandan sumon por modernigi kaj konkurenckapabligi ĝin.
“The Independent” estas la dua brita periodaĵo de Lebedev. En januaro 2009 li iĝis posedanto (kontraŭ la sama sumo ₤1) de la Londona “Evening Standard”, kiun li faris senpaga gazeto. Kune kun “La Sendependa” li akiris ankaŭ ties dimanĉan suplementon “Independent on Sunday”.
Aleksandr Lebedev naskiĝis 16an de decembro 1959 (la sekvan tagon post la centjariĝo de Zamenhof) en Moskvo. Post la dimplomiĝo en la Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj (tie en 1976 diplomiĝis Irina Bokova, la nuna ĝenerala direktoro de Unesko) en 1882, li laboris en la Instituto de la ekonomiko de la monda socialisma landaro, en Sovetunia ministerio pri eksteraj aferoj kaj en la eksterlanda departemento de KGB. Laborante en la Sovetunia ambasado en Londono (1987–1992) Lebedev konatiĝis kun la estonta financisto Andrej Kostin, kun kiu li en 1993 kunfondis Ruslanda Invest-Financan Kompanion. En 1995 Lebedev aĉetis la Nacian Rezervan Bankon, kiu havis komision de Gazprom por prizorgo de la ŝuldoj de Ukrainio. Dum 2003–2007 Lebedev estis ano de la Ruslanda parlamento, sed poste li draste kritikis la ŝtaton kaj la registaron, interalie, pro la nuligo de la guberniestra elektado. Nun li estas prezidanto de la direktoraro de la Nacia Rezerva Korporacio.
Kvankam pro la financa krizo la bonhavo de Lebedev falis de 3 miliardoj da dolaroj al “nur” $600 mln, li ankoraŭ restas en la 63a loko en la Ruslanda riĉul-listo de “Forbes”, ĉe kies pinto estas financisto Miĥail Proĥorov ($9,5 mlrd), investisto kaj eksguberniestro Roman Abramoviĉ ($8,5 mlrd), prezidanto de la naftokompanio “Lukoil” Vagit Alekperov ($7,8 mlrd) kaj prezidanto de la financa kompanio “Alfa” Miĥail Fridman ($6,3 mlrd).
Por sukcesigi “The Independent”, Lebedev planas dungi novan gazet-direktoron. Inter la kandidatoj de la eksoficiro de KGB estas, interalie, eksprezidanto de BBC Greg Dyke kaj populara ĵurnalisto Jeremy Paxman.
AlKo
La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj.
Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä.
Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.
Kompleta sonregistraĵo de la kunveno aŭdeblas ĉi tie.
En numero 7 de la kongresa kuriero de la Bjalistoka aperis kritika artikolo pri la TEĴA-kunsido. Ni republikigas la kompletan tekston de la artikolo. Ĉiuj numeroj de la kongresa kuriero elŝuteblas en la retejo de UEA.
TEĴA-kunsido
La kunveno de la ĵurnalista asocio TEĴA evoluis laŭ la rutina maniero, tamen kun aparta uverturo. La prezidanto Audrys Antanaitis komence solene disdonis la ĵus elfaritajn membrokartetojn, t. e. ĵurnalistajn identigilojn.
Ĉi tiu teksto de rezolucio estis principe akceptita de la membrokunveno de TEĴA la 30-an de julio 2009, kune kun la redaktopropono de Barbara Pietrzak, laŭ kiu la rezolucio aldone emfazu la fakton, ke TEĴA subtenas la liberecon de esprimado en ĉiuj landoj.
Dum sia jarkunveno en Bjalistoko la 30-an de julio 2009 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, la sola internacia ĵurnalista asocio kies ĉefsidejo troviĝas en Litovio, diskutis la novan leĝon pri protektado de infanoj de malbona influo de publikaj informoj.
La jarkunveno kun zorgo notis, ke la leĝo en sia nuna formo povas esti interpretata en maniero, kiu serioze lezus la liberecon de la amaskomunikiloj. Ankaŭ la informoj publikigitaj en la retejo kaj eldonaĵoj de TEĴA tiel povus esti limigitaj de la leĝo.
Pro tio TEĴA kun ĝojo bonvenigas la decidon de prezidento Dalia Grybauskaitė starigi laborgrupon por prilabori la leĝon.
TEĴA forte esperas, ke post la modifoj, proponotaj de la laborgrupo, la leĝo estos fine aprobita en formo, kiu garantios la liberecon de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio, laŭ la diversaj internaciaj interkonsentoj al kiuj Litovio aliĝis.
En Bjalistoko, Pollando, ĵaŭde la 30-an de julio 2009
Ĵaŭde la 30-an de julio, en la Bjalistoka Universala Kongreso de Esperanto, okazos la membrokunveno de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Sube ni prezentas la tagordon de la kunveno.
Legi pli en “Membrokunveno en Bjalistoko la 30-an de julio” »
Propono de la vicprezidanto de TEĴA por la konsidero de la membrokunveno okazonta en Bjalistoko la 30-an de julio, ekde la 9-a horo, en salono Fighiera-Sikorska.
Legi pli en “Propono: TEĴA postulu modifon de litovia leĝo” »
Antaŭ unu jaro en Vilno, dum la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj kun pli ol 180 aliĝintoj el 37 landoj, estis iniciatita la refondo de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA. Formale la asocio estis refondita en Roterdamo, en julio 2008. En Roterdamo estis ankaŭ aprobita la nova statuto de TEĴA.
