Arkivo por Junio 2008

Esperantistaj ĵurnalistoj kongresis en Litovio

26–30 maj 2008 en Vilno (Litovio) okazis la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj kun pli ol 180 aliĝintoj el 37 landoj. La kongresa temo “Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto” estis traktita en pluraj raportoj kaj prelegoj plenkunsidaj kaj sekciaj.

Diskutinte la ĉeftemon, la kongreso akceptis 16 konkludojn kaj rekomendojn por la esperantistaj amaskomunikiloj. Alia grava kongresa decido estis reaktivigo de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), kiu apenaŭ funkciis dum la lastaj jaroj.

Legi pli en “Esperantistaj ĵurnalistoj kongresis en Litovio” »

Konkludoj de la Vilna ĵurnalista kongreso

Kongresaj konkludoj kaj rekomendoj
Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj
Vilno, Litovio, 26-30 majo 2008

KONKLUDOJ KAJ REKOMENDOJ

La ĉi-subaj konkludoj kaj rekomendoj rezultis el la dumkongresa diskutado. Ili celas aplikiĝi laŭeble al ĉiuj medioj (periodaĵoj, retaj gazetoj, radio, televido k.s.) kaj ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj. Ili neniel povas esti konsiderataj kiel kompletaj aŭ definitivaj, nek kiel unu kohera plano, sed kiel komenca paŝo en pli bona mastrumado de la rilatoj kun la ĝenerala publiko kaj ankaŭ specife kun la Esperanto-publiko.

Legi pli en “Konkludoj de la Vilna ĵurnalista kongreso” »