Arkivo por Julio 2008

Membrokunveno aprobis la novan statuton de TEĴA

La ĝenerala (formale fonda) kunveno de TEĴA okazis dum la universala kongreso en Roterdamo la 21-an kaj 22-an de julio. Dum la unua kunventago ĉeestis iom pli ol dudek membroj de la asocio, dum la dua kunventago iom malpli ol dudek. (Precizaj ciferoj aperos en la protokolo, kiu ankoraŭ esas preparata.)

Unue la prezidanto de TEĴA, Audrys Antanaitis, informis pri la decidoj de la Vilna ĵurnalista kongreso, kaj pri la plano de TEĴA iĝi jura persono en Litovio. La registriĝo de TEĴA en Litovio signifos ankaŭ, ke TEĴA iĝos la unua internacia organizaĵo, kiu havos sian ĉefan sidejon en Litovio.

La ĝenerala sekretario, Vytautas Šilas, rakontis, ke TEĴA jam havas 78 membrojn en 32 landoj. El la membroj preskaŭ 40 ĉeestas la Universalan Kongreson, sed ne ĉiuj povis ĉeesti la kunsidon.

Legi pli en “Membrokunveno aprobis la novan statuton de TEĴA” »

Ĝenerala kunveno en Roterdamo

Dum la Roterdama UK okazos du kunsidoj de la ĝenerala kunveno de TEĴA. La unua: la 21-an de julio (lunde) je 16.30-18.00 en salono Privat. La dua: la 22-an de julio (marde) je 17.15-18.00 en salono Cseh. Mi tre invitas ĉiujn membrojn aktive partopreni la kunsidojn. Sube estas la tagordo de la kunveno.

Audrys Antanaitis
Prezidanto de TEĴA

Tagordo de ĝenerala (fonda) kunveno de TEĴA

  1. Informo pri decidoj de Vilna ĵurnalista kongreso kaj agado de elektita estraro.
  2. Akcepto de la Statuto de TEĴA.
  3. Konfirmo de la estraro de TEĴA kaj elekto de vicprezidanto de TEĴA.
  4. Akcepto de la reglamento de TEĴA.
  5. Financaj demandoj.
  6. Proponoj pri membrokarto de TEĴA-ano.
  7. Proponoj pri emblemo de TEĴA.
  8. Rekomendoj por la unua agadjaro de TEĴA kiel jura persono.
  9. Kromaj demandoj.