Arkivo por Januaro 2009

TEĴA oficiale registrita

Post longa klopodado en la fino de decembro 2008 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio estis oficiale registrita en Litovio. TEĴA estas la unua internacia organizaĵo, kiu havas sian ĉefsidejon en Litovio. Tiu specifaĵo prokrastis la registradon, ĉar ĝis nun ekzistis precedentoj nur pri registrado de filioj de jam jure ekzistantaj internaciaj organizaĵoj kun ĉefsidejo aliloke.

Plia kaŭzo de la prokrasto estis problemo pri jura adreso de la asocio. La efektiva sidejo de TEĴA en la oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Vilno ne estis akceptita, ĉar daŭras jura proceso pri disputo rilata al la posedo de la ejo. Grava municipa oficisto opinias, ke la ejo estis donita al LEA nur por provizora uzo, kaj ke ĝi devas esti liberigita.

Legi pli en “TEĴA oficiale registrita” »