Arkivo por Majo 2009

Iniciatoj kaj sinproponoj bonvenas

Antaŭ unu jaro en Vilno, dum la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj kun pli ol 180 aliĝintoj el 37 landoj, estis iniciatita la refondo de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA. Formale la asocio estis refondita en Roterdamo, en julio 2008. En Roterdamo estis ankaŭ aprobita la nova statuto de TEĴA.

Legi pli en “Iniciatoj kaj sinproponoj bonvenas” »

Nun eblas mendi la membrokarton de TEĴA

La firmao, kiu okupiĝas pri nia membrokarto, faris lastajn ŝanĝojn responde al rimarkoj, faritaj de niaj estraranoj. Finfine venis la ŝtupo, kiam ĝi produktos la unuajn 10-20 mebrokartojn. La unuaj (n-roj 003 – 020) estos liveriraj al tiuj, kiuj unuaj:

Legi pli en “Nun eblas mendi la membrokarton de TEĴA” »

Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009

La gazetaro malofte raportas pri Esperanto, kaj kiam ili raportas, plurfoje ili raportas mise, kvazaŭ Esperanto estus io fuŝa, antikveca, mokinda.

Inter aliaj misaj informoj, ni legas ke Esperanto estas mortinta lingvo, kiun neniu parolas, ke Esperanto ne sukcesis iĝi la sola lingvo parolata en la mondo, ktp.     Esperantistoj reagas al tiuj misaj raportoj por korekti la misinformojn, sed niaj reagoj ne atingas ĉiujn legintojn de la originaj raportoj.

Legi pli en “Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2009″ »