Arkivo por Aŭgusto 2009
Karaj gekolegoj,
La 30-an de julio, dum la Bjalistoka UK, okazis kunveno de la ĉeestantoj TEĴA-anoj. La partoprenon registris 23 personoj ĉeeste (la kongreson partoprenis je kelkaj pli multe!) kaj unu foreste. Kelkaj ĵurnalistoj dumkunvene foriris. Grandan tempoparton de 1,5-hora kunsido okupis enmanigo de membrokartoj al la ĉeestantaj membroj kaj parolado de la estraranoj. Mi esperas, ke vi jam vizitis la retpaĝon www.tejha.org kaj tie aŭskultis la registritan kunvenon. Kritika raporto pri la kunveno aperis en la kongresa kuriero Bonhumora Zamenhofano n-ro 7 (elŝutebla en retejo de UEA). Mi transiru al faritaj decidoj, kiuj pro foresto de kvorumo, ja havis rekomendan karakteron.
La plej debatiga temo de la ĵurnalista kunsido dum la Bjalistoka universala kongreso estis rezolucio pri nova litova leĝo, kiu povas severe limigi la liberecon de la amaskomunikiloj.
Post ŝtorma kaj iom kaosa diskuto, la ĉeestantoj post voĉdono donis sian principan aprobon al la rezolucio proponita de vicprezidanto Kalle Kniivilä.
Unuanime oni aprobis proponon, ke la estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la gvidantaro de pola radio kaj esprimu sian zorgon pro la ĵusa malpliigo de la esperantlingvaj elsendoj.
Kompleta sonregistraĵo de la kunveno aŭdeblas ĉi tie.
En numero 7 de la kongresa kuriero de la Bjalistoka aperis kritika artikolo pri la TEĴA-kunsido. Ni republikigas la kompletan tekston de la artikolo. Ĉiuj numeroj de la kongresa kuriero elŝuteblas en la retejo de UEA.
TEĴA-kunsido
La kunveno de la ĵurnalista asocio TEĴA evoluis laŭ la rutina maniero, tamen kun aparta uverturo. La prezidanto Audrys Antanaitis komence solene disdonis la ĵus elfaritajn membrokartetojn, t. e. ĵurnalistajn identigilojn.
Ĉi tiu teksto de rezolucio estis principe akceptita de la membrokunveno de TEĴA la 30-an de julio 2009, kune kun la redaktopropono de Barbara Pietrzak, laŭ kiu la rezolucio aldone emfazu la fakton, ke TEĴA subtenas la liberecon de esprimado en ĉiuj landoj.
Dum sia jarkunveno en Bjalistoko la 30-an de julio 2009 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, la sola internacia ĵurnalista asocio kies ĉefsidejo troviĝas en Litovio, diskutis la novan leĝon pri protektado de infanoj de malbona influo de publikaj informoj.
La jarkunveno kun zorgo notis, ke la leĝo en sia nuna formo povas esti interpretata en maniero, kiu serioze lezus la liberecon de la amaskomunikiloj. Ankaŭ la informoj publikigitaj en la retejo kaj eldonaĵoj de TEĴA tiel povus esti limigitaj de la leĝo.
Pro tio TEĴA kun ĝojo bonvenigas la decidon de prezidento Dalia Grybauskaitė starigi laborgrupon por prilabori la leĝon.
TEĴA forte esperas, ke post la modifoj, proponotaj de la laborgrupo, la leĝo estos fine aprobita en formo, kiu garantios la liberecon de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio, laŭ la diversaj internaciaj interkonsentoj al kiuj Litovio aliĝis.
En Bjalistoko, Pollando, ĵaŭde la 30-an de julio 2009
