La nuna estraro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio estis elektita dum la membrokunveno de TEĴA en Roterdamo la 21-an kaj 22-an de julio 2008. Por kontakti la estraron, uzu la kontaktforumularon.

Audrys Antanaitis (prezidanto): Audrys Antanaitis naskiĝis en Litovio 1959. Li studis la litovan lingvon kaj literaturon en la Universitato de Vilno, en 1982 eklaboris kiel direktoro de lernejo, poste laboris en la Instituto de litova lingvo kaj literaturo. En 1990 ekestris la sekcion pri rilatoj kun eksterlandaj litovoj en la Ministerio de kulturo kaj klerigo de la sendependiĝanta Litovio. Dum 1997-2000 laboris kiel asistanto de kelkaj parlamentanoj. Ekde la jaro 2000 estas ĵurnalisto kaj programgvidanto en la radiostacio Žinių radijas (Novaĵ-radio). Ekde 2004 programgvidanto en la televidaj kanaloj Vilniaus televizija kaj 5 kanalas. Ekde 2007 vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio.

Kalle Kniivilä (vicprezidanto): Naskiĝis en Finnlando 1965, eklernis Esperanton en 1982, profesia ĵurnalisto ekde 1989, Moskva korespondanto de la finna gazeto Kansan Uutiset 1991-92. Ekde 1997 ĵurnalisto ĉe Sydsvenskan, la ĉefa taga gazeto en Malmö, Svedio. Regule kontribuis al Monato dum kelkaj jaroj ekde 1985, redaktoro de TEJO tutmonde 1993-97. 1998-2001 estrarano de UEA pri informado. Verkis la daŭre validajn Gvidliniojn por informado pri Esperanto de UEA. Ekde 2003 redaktas la movadan bultenon Libera Folio. Edzo de Maria Sandelin, patro de Ville (1995) kaj Alva (1998).

Vytautas Šilas (sekretario): Naskiĝis en 1937 en Šiauliai en Litovio, esperantistiĝis en 1956. En 1968 li finis la fizikan fakultaton de Vilna Universiteto, kaj ĝis 1999 li laboris kiel inĝeniero pri metrologio en uzino produktanta televidaĵojn. En 1961 li fondis en Vilno la junularan klubon Juneco kaj longe gvidis ĝin. Li estis unu el organizantoj kaj gvidatoj de SEJM (sovetunia esperantista junulara movado) kaj aŭtoro de de du Esperanto-lernolibroj. Dum 1973-1974 li eldonadis li la dusemajnan informilon Kio,Kie, Kiam, ekde 1976 la bultenon Kurte, destinitajn por SEJM-anaro. De 1976 li estas edzo de esperantistino Tatjana el Baŝkirio. Ekde 2006 li estas la redaktoro de la revuo de LEA, Litova Stelo.

Mariana Evlogieva: Naskiĝis en Bulgario en 1964, esperantistiĝis en 1982. Universitate diplomiĝis kiel filologo kaj ĵurnalisto. 1988-1993 laboris por Bulgara Esperanto-Asocio kiel respondeca redaktoro pri libroeldonado, redaktoro de periodaĵoj, dum unu jaro ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Ekde 1992 liberprofesiulo kaj prezidanto de la privata firmao Interpres. Interalie estis ĉefredaktoro de teleteksto (1996-2000), verkis por diversaj periodaĵoj, en 1999-2000 redaktis kaj eldonis la distran Esperantlingvan revuon AmUzE. Post 2000 ĉefokupe verkisto kaj televida scenaristo.

Aleksander Korĵenkov: Naskiĝis en Rusio 1958. Laboris kiel inĝeniero en Tjumen kaj Sverdlovsk 1980-1991. Ekde 1991 redaktoro kaj eldonisto. Verkis centojn da artikoloj, eseoj, recenzoj en la rusa lingvoj kaj en Esperanto. En lia eldonejo Sezonoj aperis pli ol cent libroj en kaj pri Esperanto. La revuo La Ondo de Esperanto, kiun li redaktas, atingis en majo 2008 sian 163-an kajeron. Ekde 2001 loĝas en Kaliningrado. Esperantisto ekde 1976. Komitatano de UEA 1995-2004. Prezidanto de REU 1995-1997. Vicprezidanto de TEĴA 1992-1995, estrarano de TEĴA 1995-2001.

Gabriela Kosiarska: Naskita en 1978, polino. Redaktoro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio ekde la 2002-a jaro. Ekde la 2004 konstanta kunlaboranto de la porjunulara programo de Pola Radio-BIS (nun alinomita je Radio EURO) i.a. prezentanta tie pollingvajn trarigardojn de la Esperanto-periodaĵoj. Kunlaboranto de du kromaj landaj programoj de Pola Radio pri Esperanto, lingvaj demandoj kaj mondvojaĝado. La ĉefrespondeculo de la novformataj esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio. Kunlaboranto de Kontakto. Diplomito de la Varsovia Universitato ĉe la fakultato de la pola lingvo.

Dieter Rooke: Esperantistiĝis en 1982, en 1999 aliĝis al Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj (nuntempe ĝia sekretario) kaj al SAT, ĉar en ĝi ekzistas komunisma frakcio. Aktivas en la Esperanta Civito kiel senatano de la ruĝa frakcio. Kontribuas al la enhavo de Internaciisto per primarksisma kurso kaj per porokazaj raportoj pri politikaj eventoj. Ekde 2002 kunredaktoro de Heroldo de Esperanto. Membro de LF-koop.