Membroj de TEĴA povas ricevi membrokarton kontraŭ la prezo de 10 eŭroj. Necesas plenigi la jenan formularon kaj pagi la karton al la banka konto de TEĴA (detaloj ĉi-sube). Eblas pagi ankaŭ al la uea-konto de TEĴA, sed rekta pago preferindas. Se vi ĉeestos la Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko kaj mendas antaŭ la 15-a de junio, vi povas ricevi kaj pagi la karton surloke, dum la kunsido de TEĴA en Bjalistoko.
NIAJ BANKAJ DATENOJ
1. Titolo de ricevonta organizaĵo: Tutmonda Esper-Ĵurnalista Asocio (en la fenestreton de banka formularo komputile ne eniris plena nomo de nia organizaĵo, tial aperis la mallongigo Esper- anstataŭ Esperantista; en paperaj dokumentoj aperas la plena nomo);
2. Adreso de TEĴA: Jankiskiu g. 43A, LT-02300 Vilnius, Litovio (Lithuania)
3. Identiga kodo de ricevonta organizaĵo (de TEĴA): 302290854
4. Titolo de priserva banko: Swedbank AB ;
5. Adreso de nia banko: Savanoriu pr. 19, Vilnius LT-03502;
6. Numero de nia banka konto: LT74 7300 0101 1337 9793.
7. SWIFT kodo (BIC): HABALT22
8. Celo de pago: por membrokarto
