DUMVIVA MEMBRO EL LITOVIO

DUMVIVA MEMBRO EL LITOVIO
Aida Čižikaitė bakalaŭriĝis pri litova filologio en Vilnius universitato (Litovio) kaj juro en Moskva ŝtata industria universitato (Ruslando), magistriĝis pri litova lingvistiko en Vilnius universitato, diplomiĝis pri instruado de esperanto laŭ metodo de A. Cseh en Internacia esperanto instituto (Nederlando), studis interlingvistikon en A. Mickiewicz universitato (Pollando) kaj faris doktorajn studojn pri litova lingvistiko en Vilnius universitato. Publikigis plurajn artikolojn pri esperanto kaj interlingvistiko en diverslandaj sciencaj revuoj pri lingvistiko; estis membro de radakta kolegio de „Litova stelo“, eksterlanda raportisto de „Nova vojo“, publikigis kelkajn movadrilatajn artikolojn en aliaj E-periodaĵoj (ekz., „Balta Ondo“, „Esperanto“, „Heroldo de Esperanto“, k. a.). Dum deĵorperiodo ĉe ILEI estis estrarano pri konferencoj, scienca agado kaj interuniversitata kunlaboro, sekretario de Scienca komitato de IPR, laboris kiel sekretariino de Lit.EA, kunorganizis plurajn E-aranĝojn en Litovio kaj eksterlande.
Ŝia moto estas:
„Mi vivas, ĉar plaĉas al mi!
Ĉar ami, serĉi kaj trovi
Taŭgis hieraŭ kaj taŭgas hodiaŭ ankoraŭ...“
(Darius Rekis)

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA