ESPERANTISTO KAJ PATRIOTO ANTANAITIS

ESPERANTISTO KAJ PATRIOTO ANTANAITIS
La 31an de marto 2016, dum la tradicia E-kunveno en Vilna Ĵurnalista hejmo dudeko da vilnaj esperantistoj gratulis vicprezidanton de TEĴA, prezidanton de E-fako en Litova Ĵurnalista Asocio kaj vicprezidanton de LEA, redaktoron de litova reteja portalo Alkas.lt samideanon Audrys ANTANAITIS pro lia honorigo per la medalo „Servu al Litovio“.
La 30an de marto en la fama Miltinis-noma drama teatro de urbo Panevėžys okazis la honoriga ceremonio de  nomumitoj por la medalo “Servu al Litovio”. La ceremonion plenumis prezidantino de Litova Sejmo (parlamento) Loreta Graužinienė kaj urbestro de Panevėžys Rytis Račkauskas. Inter nomumitoj estis ankaŭ aliaj konataj personuloj - komponisto Giedrius Kuprevičius, ĵurnalisto Mykolas Drunga, muzikologo Edmundas Gedgaudas, pastro Algirdas Dauknys.
La honorigoj per la memormedalo “Servu al Litovio” okazas “Pro socia agado por bono de la ŝtato, disvastigo de civitismo kaj demokratio”, ankaŭ “Pro socie aktualaj publikaĵoj stimulantaj naciulecon (nacian memkonscion, nacian patriotismon – ne miksu kun naziismo!). La ŝtata honorigo de A. Antanaitis estas pruvo, ke bona esperantisto povas (kaj devas!) esti ankaŭ bona patrioto de sia lando. Ni do rememoru la faman Londonan paroladon de Lazaro Zamenhof pri patriotismo en la jaro 1907, lian instigon „komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco“ kaj lian konstaton, ke „la vera patriotismo estas parto de granda tutmonda amo“.

Surfote de-live: Dainius Radzevičius (prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio), Loreta Graužinienė (prezidanto de Litova Parlamento) kaj la honorigito Audrys Antanaitis. La foto de A. Sartanavičius

Vytautas Šilas

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA