Riĉa redaktado, ankaŭ nomata Vidate-Vidote, signifas, ke la teksto estas aranĝata dumtajpe. La riĉa redaktilo kreas HTML-an kodon malantaŭ la scenejo, dum vi koncentriĝas pri la verkado. Tiparaj stiloj, ligiloj kaj bildoj aperas ĝuste tiel, kiel ili vidiĝos en la Interreto.
WordPress enhavas riĉan HTML-redaktilon, kiu funkcias bone en ĉiuj ĉefaj TTT-legiloj uzataj nuntempe. Sed redaktado de HTML ne estas la samo kiel tajpado de teksto. Ĉiu TTT-paĝo havas du ĉefajn partojn: la strukturon, kiu estas la efektiva HTML-kodo, kaj kiu estas produktata de la redaktilo, dum vi tajpas, kaj la montraĵon, kiu estas kreata el la kodo surbaze de la elektita WordPress-a etoso difinita en la dosiero "style.css". WordPress produktas validan kodon laŭ XHTML 1.0, kio signifas, ke enmetado de pluraj sinsekvaj linisaltoj ("br"-elementoj) post alineo ne kreas plian spacon en la TTT-paĝo. La superfluaj "br"-elementoj estos forprenitaj kiel nevalidaj de la interna HTML-a korektofunkcio.
Dum uzado de la redaktilo, plej multaj bazaj klavaraj komandoj funkcias kiel en plej multaj aliaj tekstoredaktiloj. Ekzemple: Majuskligo+Enigo enmetas linisalton, Stir+C = kopii, Stir+X = eltondi, Stir+Z = malfari, Stir+Y = refari, Stir+A = elekti ĉion, k.t.p. (en Makintoŝo uzu la Komando-klavon anstataŭ la Stir-klavo). Vidu ĉiujn haveblajn klavaro-komandojn en la tabelo de fulmoklavoj.
Se vi ne ŝatas la labormanieron de la riĉa redaktilo, vi povas malŝalti ĝin enla submenuo Via Profilo, sub Uzantoj en la administra menuo.
Ekzistas butono en la redaktila ilobreto, per kiu eblas enmeti bildojn, kiuj jam troviĝas ie en la Interreto. Se vi scias la URL-on de bildo, alklaku tiun butonon, kaj enskribu la URL-on en la kesteto, kiu aperas.
Se vi bezonas alŝuti bildon aŭ alian tipon de aŭdovidaĵo el via komputilo, vi povas uzi la butonoj de la Aŭdovida biblioteko super la redaktilo. La aŭdovida biblioteko provas krei bildeton, kiam vi alŝutas bildon. Por enmeti la alŝutitan bildon en afiŝon, unue alklaku la bildeton. Tiam aperas menuo de ebloj. Per alklako eblo nomata "Uzi.." or "Ligita...", vi povas ŝanĝi tiun eblon. Vi povas ekzemple uzi la bildeton en la afiŝo, kaj fari ligon al paĝo, kiu montras la originalon kun titolo. Elektinte la deziratajn eblojn, alklaku "Sendi al la redaktilo", kaj tiam la bildo aŭ dosiero aperas en la afiŝo, kiun vi redaktas. Se vi volas enmeti videon, ekzistas multaj ebloj en la Aŭdovida dialogujo kiu troviĝas en la dua vico de la ilobreto.
HTML-kodo enskribita rekte en la riĉan redaktilon aperas kiel teksto, kiam oni legas la afiŝon. Vidate-vidote. Se vi volas enmeti HTML-elementojn, kiuj ne estas kreeblaj per la butonoj de la ilobreto, vi devas enskribi la kodon mane per la HTML-redaktilo. Ekzemploj estas tabeloj kaj <code>. Por fari tion alklaku la HTML-butonon, kaj redaktu la kodon, poste alklaku Ĝisdatigi. Se la kodo estas valida kaj komprenata de la redaktilo, vi tuj vidos la prezentorezulton.
Kiam oni engluas enhavon el alia TTT-paĝo, la rezulto povas esti diverskvalita. Multo dependas de la uzata TTT-legilo kaj de la TTT-paĝo, el kiu la enhavo venas. La redaktilo provas korekti engluitan nevalidan HTML-kodon, sed se oni volas maksimume bonan rezulton, oni prefere uzu la HTML-langeton aŭ unu el la engluo-butonoj, kiuj estas en la dua vico. Unu alternativo estas englui ĉiun alineon aparte. En plej multaj TTT-legiloj oni povas elekti tutan alineon per triobla alklako.
La algluo de enhavo de alia aplikaĵo, eble Word aŭ Excel, funkcias bone per la butono 'Alglui de Word' kiu troviĝas en la dua vico, aŭ kiam vi uzas HTML-reĝimon.
Anstataŭ etendi la manon al la muso por alklaki butonojn en la ilobreto , vi povas uzi la fulmoklavojn. Vindozo kaj Linukso uzas Alt+<litero>. Makintoŝo uzas Stir+<litero>.
| Litero | Ago | Litero | Ago |
|---|---|---|---|
| c | Kopii | v | Englui |
| a | Elekti ĉiujn | x | Eltondi |
| z | Malfari | y | Refari |
La sekvantaj klavkombinoj uzas malsamajn fulmoklavojn: Alt + Majuskliga klavoj + litero.
| Litero | Ago | Litero | Ago |
|---|---|---|---|
| n | Kontroli literumadon | l | Ĝisrandigi maldekstren |
| j | Ĝisrandigi ambaŭflanke | c | Centrigi |
| d | Trastreko | r | Ĝisrandigi dekstren |
| u | • Listo | a | Enmeti ligilon |
| o | 1. Listo | s | Forigi ligilon |
| q | Citi | m | Enmeti bildon |
| g | Plenekrana reĝimo | t | Enmeti "Plu"-markon |
| p | Enmeti paĝodividan markon | h | Helpo |
| e | Ŝanĝi al HTML-reĝimo | ||
Versio: ()
TinyMCE estas Ĝavaskripta HTML-redaktilo laŭ la principo "vidate-vidote", kiu funkcias en ĉiuj TTT-legiloj kaj operacisistemoj. Ĝi estas publikigita kiel libera programo sub LGPL de Moxiecode Systems AB. Ĝi povas konverti HTML-ajn tekstokampojn kaj aliajn HTML-elementojn en redaktilojn.
Kopirajto © 2003-2007, Moxiecode Systems AB, ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Por pli da informoj pri tiu ĉi programo vizitu la TTT-ejon de TinyMCE.